Monday, October 22, 2007

¿Devas ni ĉiam paroli pri Esperanto?

Unufoje, viro estis trovita sin je mezo de dezerto, sen akvo, sen nutraĵo, sen espero. Pro multaj tagoj en la dezerto, li estis proksime al la morto. Dum li sidis sen espero sur la sablo, li aŭdis subite la galopon de ĉevalo. La besto haltis sin apud la viro. La viro saltis al siaj piedoj, ĉirkaŭbrakanta la kolo de la besto.

Senprokraste, li ekmiras al la ĉevalo kaj li ekdiris al la ĉevalo ke li estis sia savanto. Unu tago paŝis sen ke la viro faris ion krome de laŭdi la beston. Du tago. Tri tago. Je ĉiu nova tago, la ĉevalo ŝajnas malpli forta. Je sepa tago, la besto disfalis pro malforto, forlasanta tial la viro denove sen espero.

Tial la viro pereis pro tio ke li ne uzis sian miraklan donacon.



Mi parolas Esperanton nun ekde 3 1/2 monatoj. Mi vere ĝuas lerni la lingvon, plejparte pro sia facileco kaj ĉar mi malkovris aliajn manierojn por vidi la mondon.

Tamen, mi rimarkas emon de iuj esperantistoj paroli pri Esperanto al punkto de naŭzo. Nu, indulgu kaj pardonu min pro fari ekzakte tiaĵon ĉi tie.

Mi kredas ke ĝi estas unu rezono kial iuj homoj ne opinias ke Esperanto mojosas. Laŭ mi, iuj esperantaj retpaĝoj ŝajnas kiel retpaĝoj de komunista junulara ligo - plena de enua, artifika politiko. Ni pasas tiel da tempo paroli pri Esperanto dum ni devus skribi pri mojosaj aĵoj en Esperanto!

Malgraŭ la suferado de la homoj kiuj neniam akiri fluecon en angla, ili ĉi deziras lerni anglan. Kial? Pro la percepto ke angla mojosas. La plejparto de homoj sole sentas bezonon por lerni alian lingvon kiam ekzistas socia premo.

Lingvoj kreis retefektojn. Ĉiu nova parolanto pligrandigas la "elpagon" por tiuj kiuj konas la lingvon. Angla certe malfacilas, sed eĉ se oni sole povas legi anglan, tio malfermas grandan median mondon al si. Ne mistifiku vin ke ĝi estas tute pro "usona kultura hegemonio"; mi vidas tiun tro-simplan klarigon tro ofte.

Hieraŭ nokte, mi estis ŝokita malkovri ke la angla Vikipedio havas pli ol tri fojoj da artikoloj kiel la sekva pli granda Vikipedio (kiu estas nun la germana versio). Plie, la angla Vikipedio enhavas multajn tre longajn kaj tre detalajn artikolojn.

Estas plorinda honto ke ekzemple, la angla Vikipedio havas pli longan artikolon pri mia denaska lingvo afrikansa ol la afrikansa Vikipedio. Usona hegemonio? Mi kredas ne. Klare, homoj el ĉiuj partoj de la mondo kontribuas al la angla Vikipedio. Tio estas la pova de retefektoj.

Kial tiu ĉi temas pri Esperanto? Nu, retefektoj okazas sole kiam oni povas gajni per partopreni de la reto, ĉu ne? La plejparto de homoj ne interesiĝas al lingvoj. Ili ne lernas angla por paroli pri angla; ili ne zorgas pri la lingvo; ili volas kompreni anglan medion. Memoru ke la usonanoj ne tenas fusiloj al niajn kapojn dum ili diras ke ni devas aŭskulti al la Black Eyed Peas aŭ la Red Hot Chili Peppers.

La Afrikansoj (de kiuj mi estas ano) ofte plendas ke la junaj parolas "afrikangla" (tiu estas afrikansa enhavita multajn anglajn vortojn). Artistoj kiel Nataniel, Karen Zoid kaj Koos Kombius estas tro malmultaj por afrikansaj junaj kiuj (kiel ĉiuj junaj) estas ĉiam serĉantaj al mojosa kulturo. Eble se oni ĉesas plendi kaj verkas interesajn aĵojn en afrikansa, la junaj legus, vidus kaj aŭskultus al pli da afrikansa.

Tio kio mi diris pri afrikansa, mi diras pri Esperanto. Mi ne lernis Esperanton por legi pri Esperanto. Mi deziras lerni kiel aliaj homoj vidas la mondon. Esperanto permesas fari tiaĵon pli ol angla, pro sia facileco kaj pro la akomoda karaktero de Esperantujo.

Do de nun, mi ĉesas laŭdi la ĉevalon. Mi tre preferas rajdadon ĉiukaze.