Monday, October 15, 2007

La religia serĉado de George Soros

Tiu ĉi artikolo devenas el American Thinker. La verkistino de la artikolo kaj la redaktisto afable koncedis al mi la rajtojn por eldoni tiun ĉi esperantan tradukon (kiun mi faris). Mi provis fari relative stretan tradukon. Ĉiujn ligojn kiuj troviĝis en la origina artikolo, mi konservis (sed ili estas en angla). Mi ankaŭ aldonis ligojn al Vikipedio por kelkaj konceptoj kiuj ne troviĝis en origina artikolo. Se vi trovas tradukajn erarojn aŭ malprecizoj, bonvolu avizu min por ke mi povas ĝusti ilin.

RIMARKU BENE: Mi kredas ke la verkistino de tiu ĉi artikolo faris malĝustajn eldirojn pri Esperantistoj. Sed bonvolu, ne kontaktu ŝin por kolere klarigi al ŝi ke ŝi malĝustis. Estas pli bonaj aĵoj fari ol zorgi pri tiel vanta teorio kiu volas fari eldiroj pri tiom da diversaj homoj en la tuta mondo.


La religia serĉado de George Soros
verkita de Kyle-Anne Shiver
tradukita de "The Religious Quest of George Soros" en angla


Teodoro Ŝvarc, la patro de George Soros, malakceptis sian propran Judismo dum sia juneco, sed fondis alian "religion" iam dum la unua mondmilito. Dum sia tempo kiel rusa militkaptito, Teodoro iĝis fascinita kun la obskura, artefarita lingvo, Esperanto. Li akiris bazan scion pri ĝi de siaj kunmilitkaptitoj.

Esperanto estis elpensita de juda kuracisto en Varsovio dum la 1880aj jaroj. Tamen ĝi ne estis (kaj ne ankoraŭ estas) sole artefarita lingvo; ĝi servis kiel enkorpigo de kulto bazita pri la ideoj de "internaciismo, kontraŭ-sekteco kaj kosmopoliteco" laŭ Michael Kaufman, la biografiisto de Soros (pĝ. 12).

Esperantistoj kredas ke nova mondordo de harmonio kaj kunlaboro alvenos per adopto de sia artefarita, unu-mondo lingvo. Ili vidas lingvo kiel veturilo kiu ebligas al ili rekrei la mondon laŭ siaj konstruplanoj.

Teodoro Ŝvarc ekkaptis la kulton de Esperanto por plenigi sian Dio-forman malplenon, vakuo igita per sia malakceptado de Judismo.

Se Teodoro kaj siaj kunesperantistoj estus tiel beletre klera pri sia propra Judismo kiel ili estus fascinita per sia inteligento kaj inĝenieco, ili klare rememorus ke trafe simila ideo estis konceptinta kaj nete registrinta de siaj prauloj.

Ĝi ne nomiĝis Esperanto; ĝi nomiĝis Babelo.

Ambaŭ la leviĝo kaj rapida falo de Babelo estas priskribita en la alegoria sekcio de Genezo, je 11:1-9. Moseo kaj siaj helpantoj skribis pri ĉi tiun brilianta-preter-briliantan ideon, ideo kiu certe enkorpigis la ŝajne noblajn ecojn "internaciismo, kontraŭ-sekteco kaj kosmopoliteco" preskaŭ 4000 jaroj antaŭ Esperanto estis prezentita al la mondo.

Genezo 11:1-4 (el La Sankta Biblio; la angla artikolo uzas la "New American Bible"):
Sur la tuta tero estis unu lingvo kaj unu parolmaniero. Kaj kiam ili ekiris de la oriento, ili trovis valon en la lando Ŝinar kaj tie ekloĝis. Kaj ili diris unu al alia: Venu, ni faru brikojn kaj ni brulpretigu ilin per fajro. Kaj la brikoj fariĝis por ili ŝtonoj, kaj la bitumo fariĝis por ili kalko. Kaj ili diris: Venu, ni konstruu al ni urbon, kaj turon, kies supro atingos la ĉielon, kaj ni akiru al ni gloron, antaŭ ol ni disiĝos sur la supraĵo de la tuta tero. (Mia emfazo)
Tiam, al ni estas rakontita, ke Dio devis veni sube por rigardi la mirigan aĵon kiun la unu-mondaj uloj estis konstruinta. Evidente, ĝi estis tiel eta, ke Dio ne povis vidinta ĝin, krome per veni sube, tre sube. Sed Dio ne estis tute kontenta pro tiuj ĉi unu-mondaj homoj, konsumitaj pro sia "egeco."
Kaj la Eternulo diris: Jen estas unu popolo, kaj unu lingvon ili ĉiuj havas; kaj jen, kion ili komencis fari, kaj ili ne estos malhelpataj en ĉio, kion ili decidis fari. Ni malleviĝu do, kaj Ni konfuzu tie ilian lingvon, por ke unu ne komprenu la parolon de alia. Kaj la Eternulo disigis ilin de tie sur la supraĵon de la tuta tero, kaj ili ĉesis konstrui la urbon. Tial oni donis al ĝi la nomon Babel, ĉar tie la Eternulo konfuzis la lingvon de la tuta tero kaj de tie la Eternulo disigis ilin sur la supraĵon de la tuta tero.
Genezo 11:6-9 (el La Sankta Biblio; la angla artikolo uzas la "New American Bible")

La kaŭzo de Esperanto konsumis la vivon de Teodoro inter la du mondmilitoj, permesis al li meti homojn je la centro de la universo, kaj deĵeti la ŝarĝon de moraleco enhavita en la Dekalogo. Tiu ĉi forlaso de sia judisma moraleco verŝajne ebligis al Teodoro facile travivi Naciismo kiam la Germanoj konkeris Hungarion je marto de 1944.

Kiel David Horowitz kaj Richard Poe montras en The Shadow Party1, eskapi la Holokaŭston per asimilado kun la Nacioj estis "opcio malakceptebla al la plej kaj efektive malferma sole por malmultaj" (pĝ. 83). La plej da Judoj kaptita en nacia danĝero preferis savi siajn animojn anstataŭ siajn mondajn vivojn; Teodoro kaj George Soros evidente akceptis alternativan faŭstan aferon (tiu volas diri ke ili kontraktis kun la Diablo).

Oni atendus ke George Soros estus traŭmatita per la abomenoj al kiuj li estis eksponita dum la milito. Mirige, li estis rakontonta pli poste al sia biografiisto ke la jaroj 1944-1946 estis "la plej ekscita epoko de mia vivo." (Kaufman; pĝ. 48). Kial ĝi eble estus? Sepdekjara Soros klarigas:
"Por adoleskanto, esti eksponata al vera danĝero, senti malperfortatebla, havi patron kiu heroe aganta, kiun la adoleskanto adoras kaj havi malicon kiu kontraŭstaranta vin kaj vi venkanta ĝin, mi volas diri, ordonanta la situacion, kvankam vi estas en danĝero, sed principe vi manovranta sukcese, kiom da pli volas vi?"
La lecionoj kiujn George Soros lernis dum la dua mondmilito estis simpla kaj maleleganta. Li vidis kiel la leĝo-de-la-ĝangala moraleco de sia patro (kaj de li mem) venkis ambaŭ la Naciojn kaj la morto, dum li observis kiel obei la leĝojn de Dio kaŭzis la pereon de la judoj -- li devus senti ke ili senhonore pereis. Aĝa George Soros, ĝis hodiaŭ, ne sentas kulpon (intervjuo kun Steve Kroft; Sixty Minutes2; decembro, 1998) pri sia kunfilaboro je naciaj krimoj kontraŭ la humaneco, tiel malgranda kiel ĝi estus, tiel juna kiel li estus. Li ne sin vidas kiel ano de tiuj holokaŭstaj travivitoj kiuj kulpigas sin mem pro la mortoj de aliaj homoj.

Tiu manko de kulpo simple konfirmas al mi ke li estas viro sen konscienco aŭ bezonataj moraloj kun kiuj li povus konstrui unu. Li faris frue je sia vivo faŭstan aferon, kaj montras neniun signon de bedaŭro.

Eksterordinara bonŝanco ŝajnas esti rolinta ne nur dum la eskapo de George Soros for de la Nacioj, sed ankaŭ kiam li klopodis gliti, ĝustatempe, malsupre de la descendanta Fera Kurteno. Teodoro klopodis akiri vizon kaj vojaĝpermesilon por kongresi Esperanto-kongreson en Berno, Svislando je 1946. George ankaŭ klopodis akiri vizon, sed ne la bezonatajn vojaĝpermesilojn. Sia patro antaŭe iris al Berno. George decidis hazardi trejnvojaĝon, kaj laŭ sia konto, neniu demandis vojaĝdokumentojn de li. Li iris al Berno, kaj la sekva jaro al Anglio, kie distaj parencaroj provizis manĝaĵon kaj ŝirmon por li. (Kaufman; pĝ. 52-53)

Kiam Soros alvenis je militelrabita Londono, oni ne tute laŭde bonvenigis lin kiel li ŝajnas esti atendinta. La rakonto kiu li teksis por sia biografiisto estas plena de etaj etaĵoj pri maljustaĵo post maljustaĵo, ĉu de parencaroj, ĉu konatoj, ĉu lernejaj personoj, ĉu helpsocioj, ĉu sole pasantoj.

Li gajnis per la donacemo de parencaroj kiuj gastigis lin, sed anstataŭ esti danka, li malestimas ilin pro ne esti pli donacemo. Li facile akiris parttempan laboron kaj gajnis eniro al universitato. Denove, neniu danko. Sole amareco pro tio ke la laboroj estis malpli ke li kredis li meriti kaj la lernejo ne estis sia unua elekto.

Li rakontas pri periodoj de depresio pro sia "fatalo" kiujn li estis senŝarĝigonta per paroli ĉe Esperanto-stando ĉe Hyde Park. Li eksentis inkluziva en Anglio kiam li kongresis la Esperantan junulara kongreson je 1948 ĉe Ipswich. Jam, li estis sola en fremda lando kaj sopiris fari sian propran markon sur la mondo.

Sia unua ŝanco venis kiam li finfine gajnis eniro al la Fabian Socialist London School of Economics3 je 1949. Li estis iom sengroŝe sed li ne estis senhejme4. Ankoraŭ plenpovita pro sia streta eskapo for de la Nacioj kaj la Sovetoj, li estis je la sojlo de revelacio, kaj li certe ricevis unu. Ne de Dio, sed de alia ateisto, Karl Popper. Skribanta por la Atlantic Monthly5 en The Capitalist Threat6, Soros asertas ke la analizo de Popper pri la "Malferma Socio"7 "trafis min je forto de revelacio."

Skribanta por la Atlantic Monthly je 1997, Soros eksplikis sia "antaŭ rigardantan" Malferman Socion kaj siajn valorojn:
Plue, la malferma socio kiel universala koncepto transcendas ĉiujn limojn. Socioj derivas sian unueco el partoprenintaj valorojn. Tiuj valoroj enradikiĝas en la kulturo, la religio, la historio kaj la tradicio. Kiam socio ne havas limojn, kie oni trovus partoprenintajn valorojn? Mi kredas ke ekzistas sole unu eble fonto: la koncepto de la malferma socio si mem. (Mia emfazo)
Jen vi havas ĝin. Ĉar ne estus ekstera neŝanĝebla fonto kiel Dio el kio derivi la moralecon kaj la valorojn, tiuj unu-mondaj, io-ajn-estas-permesitaj homoj bezonus ion por teni ilin kune, ion sur kiun ili povus koncentri. Sed ili havas nenion, krom cirkuleran logikon. Kiu signifas ke estas neniuj ajn limoj.

Estas fortajn similecoj inter la pseŭdoreligio de Teodoro, Esperanto, kaj la nova religio, la Malferma Socio, de George.

Ambaŭ estas ideologioj kiuj proparolas ke la homo estas supre, speciale supre Dio. Ambaŭ dependas de la internaciismo prefere ol la nacio-ŝtata koncepto. Ambaŭ postulas la detruon de individuaj kulturoj kaj tradicioj. Ambaŭ postulas tiranan toleremon por ke iuj ideoj estas totale egale traktita.

En aliaj vortoj, George Soros ne vere trovis novan religion; li sole trovis esence la saman religion kiun sia patro trovis, sen la veturilo de lingvo. Ia Reĝlando de Babelo kun la ecoj de Sodomo kaj Gomoro aldonitaj al la recepto. Oni ne devas scivoli kial li trovis tiel varman domon ĉe aĝa hipia klaso; ĉiuj da ili estas adeptoj de la sama kredkonfeso. Se ĝi bone sentas, faru ĝin.

Mi suspektas ke George Soros estis pli afekciita per la kruelaĵoj de la Nacioj ol li povas konfesi, eĉ al si mem. Li estis provanta sian propran manieron por serĉi al Dio, sed tiam la Nacioj kraŝis en, kun sia aĉa malamo de la judoj, kaj sia malmodera malica venĝo fortimigis la spiriton el de George. Lia malmodesteco, mi kredas, estas sole kovro por sia suba timo.

Li mankas la bezonatan direktilon de morala fido, pro tio ke siaj gepatroj hontinde neglektis instrui ion ajn al li. Li asimilis; li kunlaboris. Li vivas. Kaj la unu aĵo kiu brulis en vin kiel varmega brulstampilo estis sia judeco. Kaj ĝi ne sole estas religio; ĝi estas en siaj genoj. (Dio starigis tiun.) Kaj la Nacioj kiuj renversis la mondon pensis ke ĝi tre importas.

Li tiam faris tre ordinaran eraron. Anstataŭ kulpigi la efektivan kaŭzintojn de la malico, li kulpigis la "sistemon" kiu, li kredis, kreis la malicon: la religion de la Dio de Izraelo, Judismo kaj sia anima kuzino, Kristanismo. Li komencis kontempli mondon tiel superŝutita de "alternativoj" ke ambaŭ Judismo kaj Kristanismo simple ĉesus havi la plej etan signifoplenan. Jen estas la mondo kiu li estis provanta konstrui de post.
  1. ^ La Ombra Partio
  2. ^ Sesdek Minutoj
  3. ^ Fabiana Socialista Lernejo de Londono
  4. ^ Traduko de la angla frazo "down and out". La traduko venas el la titolo de George Orwell libro "Sengroŝe kaj senhejme en Parizo kaj Londono" kiu nomiĝas "Down and out in Paris and London" en angla.
  5. ^ Atlantiko Monate
  6. ^ La Kapitalista Minaco
  7. ^ "Open Society" en angla